Legu la plej novan informleteron!
Dana Esperanta Junulara Organizo kaj FESTOKLUBO jam dum ses jaroj partoprenas en Roskilde, la plej granda muzikfestivalo de norda Eŭropo. Tamen ĉi-jare estos speciale: ni iĝos sendependaj! Krom helpi al aliaj organizoj ni havos niajn propran budon, propan nomon kaj propan organizon. Sub la nomo Glad Esperanto Mad (ĝoja Esperanto-manĝo) ni vendos al la festivalanoj bongustan veganan manĝon.
Por tio ni bezonas vian helpon. Ni invitas sesdek esperantistojn el la tuta mondo por senpage festi kun ni kaj realigi la revon. Tio signifas kelkajn deĵorojn en la budo, kroman helpon ekster tiuj horoj, sed ankaŭ senpagan aliron al grandega muzikfestivalo kun famegaj artistoj, senpagan loĝadon kaj altkvalitan manĝon dum la tuta semajno, kaj ĉefe unikan etoson kun grupo de spertaj festemuloj.
Tio ĉi estas unika ŝanco por montri Esperanton al 100 000 homoj dum tuta semajno. Ni uzos Esperanton kiel laborlingvon en profesia medio, kaj la restanta profito restos en la movado, por sekvaj festivaloj, por KEF aŭ por aliaj celoj. En la unua jaro ni verŝajne bezonos investon, kaj ni bonvenigas aliajn organizojn partopreni en nia revo.
La festivalo okazos inter sabato la 29-a de junio kaj lundo la 8-a de julio 2013
Ni ofertas kelkajn lokojn por homoj, kiuj volas alveni pli frue aŭ resti pli longe en Kopenhago.
La festivalo okazos ĉe la urbo Roskilde. Ĝi situas nur 35 kilometrojn for de Kopenhago kaj estas facile atingebla per trajno kaj buso. De multaj eŭropaj landoj eblas malmultekoste flugi al Kopenhago aŭ al proksima sveda urbo Malmo, sed kompreneble ankaŭ eblas veni trajne, buse, aŭte aŭ plej bone petveturante!
Vi povos veni rekte al la festivalo, kaj tion ni rekomendas al vi - Tamen se ne eblas pro kialoj, eblas ke vi venu kelkajn tagojn antaŭe kaj partopreni la antaŭfestojn (laboro) kaj preparojn en Kopenhago (kaj Roskilde). Ni povos kune, aux en malgrandaj grupoj veturi el Kopenhago al Roskilde.
Al Roskilde ĉiujare venas famaj muzikistoj el la tuta mondo, kaj la venontjara festivalo certe ne estos escepto! Ĉi tie videblos la muzikoferto de la venontsomera festivalo.
Dum la pasintaj kelkaj jaroj ni havis iom malpli da esperantistoj, sed ĉi-jare ni denove volas kvardek esperanistojn en nia budo, por fari la teamon laŭeble esperanta. Neesperantisoj povas helpi en la pordo. Varbu do vin mem, viajn kolegojn, amikojn, malamikojn kaj kvazaŭamikojn. Kaj ili ankaŭ siajn. Alta lingvonivelo ne necesas, kaj ni organizetos esperantokursojn kaj privatan instruadon dum la pli trankvilaj horoj.
Kontraŭ 24 horoj da laboro (aŭ 32 ĉe la pordo) dum la festivalo ni provizos al vi:
Dum la festivalo ni havos kelkajn laborojn en nia budo, kaj ankaŭ ni atendas iom da helpo pri starigi la tendojn kaj nian bazejon.
Ĉiu partoprenanto havos *kvar deĵorojn de ok horoj* en la tuta semajno, aŭ *tri deĵorojn* dum la muzika periodo.
Ni volas malfermi nian teamon por homoj el laŭeble multaj landoj. Legu pli en la paĝo pri vizoj.
Vi povas ĉiam kontakti nin per retpoŝto: roskildefestivalo@gmail.com
Dua informletero: 2013-05-17
Unua informletero: 2013-02-26
Informoj al antxauaj partoprenantoj 2013-05-24
La plej freŝaj novaĵoj en la angla de la oficiala hejmpaĝo de Roskilde Festivalo: