Strict Standards: Only variables should be passed by reference in /home/kvakulo/roskilde.festoklubo.dk/doku.php on line 71

Warning: Cannot modify header information - headers already sent by (output started at /home/kvakulo/roskilde.festoklubo.dk/doku.php:71) in /home/kvakulo/roskilde.festoklubo.dk/inc/actions.php on line 154
2013-02-26 [Roskilde Festivalo 2014]
 

Unua informletero Roskilde 2013

« Google Translate is your friend »

Saluton karaj aliĝintoj kaj aliĝontoj,

Ni skribas al vi kun multaj bonaj novaĵoj. Dum la pasintaj monatoj ni jam faris multe da laboro por la sekva festivalo, kaj tiu laboro nun montras siajn efikojn: Ni havos manĝo-budon!

En la manĝo-budo ni vendos veganan manĝon al la publiko dum la koncerta periodo de la festivalo. Pro la loko de la budo ĉiuj deĵorantoj tie havos flavajn brakbendojn, kaj flavaj brakbendoj donas aliron al varmaj duŝoj dum la tuta semajno.

Ĉar estas nur 25 lokoj en la manĝo-budo, ni ankaŭ faros laboron en pordo kiel pasintjare, por ĉirkaŭ 35 homoj. Do 60 lokoj entute. Spertaj kuiristoj kaj parolantoj de la dana havas prioritaton ĝis ni havos sufiĉajn el ili.

Do se vi ankoraŭ ne aliĝis kaj volas partopreni, aliĝu baldaŭ. Se vi jam aliĝis, bonvolu respondi al ni, ĉu vi havas spertojn pri vegana kuirado. Se vi aliĝis sed ne plu volas partopreni, informi nin tuj, por ke ni povu doni vian lokon al iu alia.

Ni esperas aŭdi kaj vidi vin ĉiujn baldaŭ! - La organiza teamo

 
2013-02-26.txt · Lastaj ŝanĝoj: 2013/02/25 15:58 de rogier
 
Recent changes RSS feed Donate Powered by PHP Valid XHTML 1.0 Valid CSS Driven by DokuWiki

Strict Standards: Only variables should be passed by reference in /home/kvakulo/roskilde.festoklubo.dk/doku.php on line 79