Strict Standards: Only variables should be passed by reference in /home/kvakulo/roskilde.festoklubo.dk/doku.php on line 71

Warning: Cannot modify header information - headers already sent by (output started at /home/kvakulo/roskilde.festoklubo.dk/doku.php:71) in /home/kvakulo/roskilde.festoklubo.dk/inc/actions.php on line 154
2013-05-17 [Roskilde Festivalo 2014]
 

- Google Translate is your friend - REPLY NEEDED -

Saluton karaj aliĝintoj!

Restas 42 tagoj ĝis la festivalo. Niaj preparoj iras bonege, inter ili la varbado: estas nun jam 77 aliĝintoj! Antaŭe ni pensis havi 65 lokojn, sed post plia parolo kun niaj ĉefoj ni havos 67, kaj krome eblas por ni havi 20 pliajn lokojn en la porda sekcio. Do ĉiuj, kiuj ricevas ĉi tiun mesaĝon, havos lokon.

Por certi, kiuj homoj venos, kaj doni liberigitajn lokojn al novaj partoprenantoj, ni bonkore petas vin rapide al ni konfirmi, ĉu vi venos.

Se vi jam scias, sendu viajn vojaĝajn planojn al ni. Tiel ni scios pli precize, kiom da homoj estos ĉe ni en ĉiu momento. Se vi ankoraŭ ne planis vian vojaĝon, provu alveni je sabato la 29-a de junio kaj foriri je lundo la 8-a de julio.

Pri la laboro: 27 el ni, ĉefe tiuj, kiuj parolas esperanton kaj kuiras bone, laboros trifoje 8 horojn dum la muzikaj tagoj en nia nova manĝo-budo “Glad Esperanto Mad” - Ĝoja Esperanto Manĝo. Ni faros kaj vendos tie du pladojn: Legomoj, lentoj kun kareo kaj supo kun pizoj… Ĉiuj aliaj laboros ĉe la pordo kaj barilo, kvarfoje 8 horojn dum la tuta semajno. Taskoj tie estas kontroli brak-bendojn kaj inspekti la barilon por truoj kaj entruduloj. Fruaj alvenantoj tre verŝajne povos labori dufoje antau la komenco de koncertoj kaj tiel esti pli libera por iri koncerten.

Kiel kutime la manĝo estas provizata por ĉiuj niaj volontuloj. De sabato ĝis merkredo kuirado kaj manĝado okazos en nia bazo, per via helpo, kaj de merkredo ĝis lundo ĝi okazos ĉe nia manĝo-budo en la centro de la festivalo. De sabato ĝis merkredo okazos Esperanto-kursoj de diversaj niveloj por ĉiuj niaj volontuloj. Finfine ni havos belajn ĉapojn kun nia nova emblemo, kiujn vi povos aĉeti kontraŭ eta kosto.

Do planu vian vojaĝon, konfirmu al ni vian venon, varbu viajn amikojn, kaj diligente studu Esperanton. Ĝis la fino de junio!

Brakumo de la organizantoj

 
2013-05-17.txt · Lastaj ŝanĝoj: 2013/05/18 08:26 de rogier
 
Recent changes RSS feed Donate Powered by PHP Valid XHTML 1.0 Valid CSS Driven by DokuWiki

Strict Standards: Only variables should be passed by reference in /home/kvakulo/roskilde.festoklubo.dk/doku.php on line 79