Strict Standards: Only variables should be passed by reference in /home/kvakulo/roskilde.festoklubo.dk/doku.php on line 71

Warning: Cannot modify header information - headers already sent by (output started at /home/kvakulo/roskilde.festoklubo.dk/doku.php:71) in /home/kvakulo/roskilde.festoklubo.dk/inc/actions.php on line 154
2013-06-14 [Roskilde Festivalo 2014]
 

Informoj al budaj partoprenantoj pri manĝaĵo kaj higieno

Saluton karaj budaj deĵorantoj, Ni same kiel vi antauĝojas la budan laborfeston. Kaj por prepari vin venas nomoj de la manĝaĵoj kaj bazaj instrukcioj pri higieno. Unue la la manĝoj, ili estas:

* Karea poto kun lentoj, legomoj kaj aŭ rizo aŭ tritikaj kernoj * Supo kun pizoj, terpomoj, zingibro kaj “citrona herbero” Mi nuntempe ne donas pli da detaloj, ĉar ŝajnas, ke ni devas atendi ĝis ni scios ekzakte, kiaj legomoj haveblas, por doni ekzaktan recepton.

Tamen bazo de la karea poto estas cepoj, lentoj, spicoj kaj oleo - ilin ni fritas mallonge kaj poste enmetos akvon kaj multajn aliajn legomojn en malgrandaj pezoj - post 25 minutoj da kuirado, kaj plurfoja enmetado de pli da akvo, la manĝo pretas. Bazo de la supo estas friti cepojn kaj blanka vino, en tia miksaĵo ni (kun multe da akvo) boligas terpomojn kaj pizojn, zingibron, citronan herberon kaj spicojn aldonas ni poste.

Pri higieno gravas, ke varmaj manĝoj estu pli varma ol 70 gradoj - kaj kiam ni ĝin malvarmiĝas, ke ĝi ne estas en temperaturo inter 70 kaj 10 gradoj dum pli ol 3 horoj. … Tio ĉi, kaj ke ni bone lavu manojn, estas la esenco de la danaj reguloj. Krome necesas scii, ke oni ne raitas havi ringojn nek piercingojn dum kuirado, kaj ke longa hararo devas esti kunmetita en “ĉevala vosto” en la dorso (malantaŭa flanko de kapo).

La 8 paŝoj en la manlavado: 1. akvigi la manojn kaj surmeti sapon. 2. lavu la mezojn de la ambaŭ manoj. 3. lavu inter la fingroj. 4. lavu ambaŭ dorsflankojn de la manoj per fingroj malfermitaj. 5. lavu la dikfingrojn per la tuta alia mano. 6. lavu la pintojn de la aliaj fingroj de ambaŭ manoj. 7. per akvo forprenu ĉiom de la sapo sen ion alian tuŝi, sekigu per papero. 8. uzu la paperon por malŝalti la akvon. Ni de la organiza teamo antaŭĝojas festi RF kun vi kaj nia nova kuirejo.

Bildoj de korekta manlavado

 
2013-06-14.txt · Lastaj ŝanĝoj: 2013/06/14 10:56 de simono
 
Recent changes RSS feed Donate Powered by PHP Valid XHTML 1.0 Valid CSS Driven by DokuWiki

Strict Standards: Only variables should be passed by reference in /home/kvakulo/roskilde.festoklubo.dk/doku.php on line 79