{{:rf-emblemo-eo.jpg|}} ====== Roskilde Festivalo 2010 ====== ===== Kio? ===== [[http://www.dejo.dk|Dana Esperanta Junulara Organizo]] kaj [[http://www.festoklubo.dk|FESTOKLUBO]] organizas **senpagan esperantistan renkontiĝon** en Danio dum Roskilde Festivalo, kiu estas la plej granda muzikfestivalo en Norda Eŭropo. Ĉi-jare ni invitas **100 esperantistojn** al festego kun **175 muzikgrupoj**. Antaŭ ol la festivalo ekos, ni havos kelkajn festajn tagojn kun babilado, ludado, interkonado - kaj iom da laboro. {{gallery>:fotoj?robin*&80x80&crop&random&6&=6&lightbox}} ===== Kiam? ===== La festivalo okazos inter la **26a de junio kaj 5a de julio 2010** Antaŭ- kaj postfesto okazos en Kopenhago! ===== Kie? ===== La festivalo okazos ĉe la urbo Roskilde. Ĝi situas nur 35 kilometrojn for de Kopenhago kaj estas facile atingebla per trajno kaj buso. De multaj eŭropaj landoj eblas malmultekoste flugi al Kopenhago, sed kompreneble ankaŭ eblas veni trajne, buse, aŭte aŭ plej bone petveturante! Vi povos veni rekte al la festivalo, sed ni rekomendas al vi, ke vi venu kelkajn tagojn antaŭe kaj partopreni la antaŭfestojn kaj preparojn en Kopenhago. Ni kune veturos de tie al Roskilde. [[http://maps.google.com/maps?q=55.619915,12.078116&num=1&t=h&sll=55.619685,12.079146&sspn=0.009778,0.027874&hl=da&ie=UTF8&ll=55.619685,12.079146&spn=0.009778,0.027874&z=16&lci=com.panoramio.all|Jen la loko de la festivalo en Google Maps]] ===== Kiel? ===== Kontraŭ 24 horoj da laboro dum la festivalo ni provizos al vi: * senpagan enirbileton (kutima enirbileto kostas 1675 DKK = 225 EUR) * [[loĝloko|loĝlokon en tendo]] * [[manĝaĵo|vegetaran manĝaĵon]] ===== Laboro ===== Dum la festivalo ni havos kelkajn laborojn: * monpagado kontraŭ skatoloj kaj tasoj * gardado de enirejo * purigado ĉe nia redonbudo kaj enirejo Ĉiu partoprenanto havos deĵorojn dum ĉirkaŭ **24 horoj** (trifoje okhora deĵoro). ===== Aliĝo ===== Ĉu ni jam konvinkis vin, ke vi venu? * [[aligo|Aliĝilo]] Jen listo de la homoj, kiuj jam aliĝis: * [[aligintoj|Aliĝintoj]] ===== Antaŭaj Roskilde Festivaloj ===== Jam 3-foje ni organizis renkontiĝojn dum Roskilde Festivalo en la jaroj 2007a, 2008a kaj 2009a. * [[fotoj:goŝka|Fotoj de Goŝka, RF09]] * [[fotoj:robin|Fotoj de Robin, RF09]] * [[artikoloj:fulmo|Fulmo skribis pri RF09]] Se vi havas fotojn de antaŭaj jaroj, bonvolu sendi ilin al [[roskildefestivalo@gmail.com]] kaj ni poste aperigos ilin :) ===== Kontakto ===== Vi povas ĉiam kontakti nin per retpoŝto: [[roskildefestivalo@gmail.com]] ===== Organizantoj ===== * Rasmus Høyrup Jensen "Rastamuzo" * Thorbjørn Koeie "Fulmo" * Denizo Priskorn * Regin Larsen * Simono Hazard * Karina Bredelle * Carsten Mischke "Aŭtojdek" * Saŝa Murr ===== Novaĵoj de Roskilde Festivalo ===== La plej freŝaj novaĵoj en la angla de la oficiala hejmpaĝo de [[http://www.roskilde-festival.dk/uk/|Roskilde Festivalo]]: {{rss>http://www.roskilde-festival.dk/rss.xml?tx_tcnews_pi1%5Brss%5D=uk&tx_tcnews_pi1%5Brsspid%5D=318&no_cache=1}} ===== Ligiloj ===== * http://www.roskilde-festival.dk/uk/ * http://www.festoklubo.dk * http://www.dejo.dk