{{:rf-emblemo-eo.jpg|}} ====== Roskilde Festivalo 2011 ====== ===== Kio? ===== [[http://www.dejo.dk|Dana Esperanta Junulara Organizo]] kaj [[http://www.festoklubo.dk|FESTOKLUBO]] organizas **senpagan esperantistan renkontiĝon** en Danio dum Roskilde Festivalo, kiu estas la plej granda muzikfestivalo en Norda Eŭropo. Ĉi-jare ni invitas **70 esperantistojn** al festego kun **175 muzikgrupoj**. Antaŭ ol la festivalo ekos, ni havos kelkajn festajn tagojn kun babilado, ludado, interkonado - kaj iom da laboro. {{gallery>:fotoj?robin*&80x80&crop&random&6&=6&lightbox}} ===== Kiam? ===== La festivalo okazos inter **sabato la 25-a de junio kaj lundo la 4-a de julio 2011** Antaŭ- kaj postfesto okazos en Kopenhago! ===== Kie? ===== La festivalo okazos ĉe la urbo Roskilde. Ĝi situas nur 35 kilometrojn for de Kopenhago kaj estas facile atingebla per trajno kaj buso. De multaj eŭropaj landoj eblas malmultekoste flugi al Kopenhago aŭ al proksima sveda urbo Malmo, sed kompreneble ankaŭ eblas veni trajne, buse, aŭte aŭ plej bone petveturante! Vi povos veni rekte al la festivalo, sed ni rekomendas al vi, ke vi venu kelkajn tagojn antaŭe kaj partopreni la antaŭfestojn kaj preparojn en Kopenhago (kaj Roskilde). Ni kune veturos de Kopenhago al Roskilde. [[http://maps.google.com/maps?q=55.619915,12.078116&num=1&t=h&sll=55.619685,12.079146&sspn=0.009778,0.027874&hl=da&ie=UTF8&ll=55.619685,12.079146&spn=0.009778,0.027874&z=16&lci=com.panoramio.all|Jen la loko de la festivalo en Google Maps]] ===== Kiu? ===== Al Roskilde ĉiujare venas famaj muzikistoj el la tuta mondo, kaj la ĉi-jara festivalo certe ne estas escepto! Vidu la [[muziko|muzikoferton]] dum la ĉi-somera festivalo. ===== Kiel? ===== Kontraŭ 24 horoj da laboro dum la festivalo ni provizos al vi: * senpagan enirbileton (kutima enirbileto kostas 1675 DKK = 225 EUR) * [[loĝloko|loĝlokon en tendo]] * [[manĝaĵo|vegetaran manĝaĵon]] ===== Laboro ===== Dum la festivalo ni havos kelkajn laborojn: * monpagado kontraŭ skatoloj kaj tasoj * gardado de enirejo * purigado ĉe nia redonbudo kaj enirejo Ĉiu partoprenanto havos deĵorojn dum ĉirkaŭ **24 horoj** (trifoje okhora deĵoro). ===== Aliĝo ===== Ĉu ni jam konvinkis vin, ke vi venu? * [[aligo|Aliĝilo]] Jen listo de la homoj, kiuj jam aliĝis: * [[aligintoj|Aliĝintoj]] ===== Antaŭaj Roskilde Festivaloj ===== Jam 4-foje ni organizis renkontiĝojn dum Roskilde Festivalo en la jaroj 2007, 2008, 2009 kaj 2010. * [[fotoj:goŝka|Fotoj de Goŝka, RF09]] * [[fotoj:robin|Fotoj de Robin, RF09]] * [[artikoloj:fulmo|Fulmo skribis pri RF09]] * Andi skribis kaj fotis dum RF09: http://www.ipernity.com/doc/krokodilo/album/138232 Se vi havas fotojn de antaŭaj jaroj, bonvolu sendi ilin al [[roskildefestivalo@gmail.com]] kaj ni poste aperigos ilin :) ===== Kontakto ===== Vi povas ĉiam kontakti nin per retpoŝto: [[roskildefestivalo@gmail.com]] ===== Cxijaraj Organizantoj ===== * Rasmus Høyrup Jensen "Rastamuzo" * Simono Hazard * Saŝa Murr * Roĉjo Huurman * Anna Besenyei * Eszter Besenyei (Stella) * Penkova Yulia (Fluganta) * Cxitie povas esti via nomo se vi pretas nin helpi kun la organizado ===== Novaĵleteroj de la Organiza teamo ===== * [[Novaĵletero 1]] * [[Novaĵletero 2]] * [[Novaĵletero 3]] ===== Novaĵoj de Roskilde Festivalo ===== La plej freŝaj novaĵoj en la angla de la oficiala hejmpaĝo de [[http://www.roskilde-festival.dk/uk/|Roskilde Festivalo]]: {{rss>http://www.roskilde-festival.dk/rss.xml?tx_tcnews_pi1%5Brss%5D=uk&tx_tcnews_pi1%5Brsspid%5D=318&no_cache=1}} ===== Ligiloj ===== * http://www.roskilde-festival.dk/uk/ * http://www.festoklubo.dk * http://www.dejo.dk