Dum via partopreno en Roskilde-festivalo ni provizos vin per senpaga manĝaĵo. Via helpado por kuiri ĝin estas kaj bonvena kaj ĝenerale tre amuza.
Pro higieno, kostoj kaj facileco la manĝaĵo estas vegetara, tamen ĉe la festivalejo eblas aĉeti viandajn manĝaĵojn.
Ankaŭ se vi dum la manĝotempo laboros, ni zorgos, ke vi havu plenan stomakon ĉiam dum la festivalo.