Dum Roskilde festivalo ĉiam ludas tre famaj muzikgrupoj el la tuta mondo. Famaj grupoj, kiuj ludis antaŭe en Roskilde, estas Rammstein, Coldplay, Radiohead, Muse, Prince, kaj multaj aliaj!

Ĉi-jare venos (laŭ la plej freŝaj informoj):

ARCTIC MONKEYS (Unuiĝinta Reĝlando)

Malmultaj grupoj sukcesas verki kiel la Arctic Monkeys universalan, britan rokon plenan je ĉiutagaj realismo, poezio kaj ĉarmo.

Ilia kurzo senĉese altiĝas en la internacia borso de roko, kaj kun nova albumo eldonota frujune la junaj britoj estas unu el la plej petitaj de la publiko de Roskilde.

La tria vizito de Arctic Monkeys al Roskilde Festivalo ŝajnas jam certa sukceso, kaj se ni ne tro eraras, tiuj muzikistoj klopodos maksimume doni al la publiko perfektan puran roksperton. Krome tiu ĉi estas la nura ĉi-jara skandinavia koncerto de Arctic Monkeys.

IRON MAIDEN (Unuiĝinta Reĝlando)

Neforgesebla prezento de Maiden atendas la partoprenantojn de Roskilde Festivalo. La fameguloj de pezmetalo rekonkeros la Oranĝan Scenejon en sia ununura festivalkoncerto en Skandinavio ĉi-somero.

La nova albumo de Iron Maiden, The Final Frontier, montras grupon da muzikistoj, kiuj malgraŭ preskaŭ 2000 luditaj koncertoj ankoraŭ firme kontrolas siajn muzikilojn. Kaj same la publikaro senlaciĝe bonvenigadas la britajn heroojn kun levitaj manoj en preskaŭ ĉiu parto de la mondo.

Inferna fajro, teatrecaj melodioj, tertremiga muziksperto; la plena rokpreta muzikarmeo ankoraŭ vivas en Iron Maiden post 30 jaroj kiel unu el la plej gravaj pezrokaj grupoj.

KINGS OF LEON (Usono)

La pastraj filoj de Kings of Leon plenkreskis inter kamionetoj kaj pezaj biblioj en Tennessee.

Ekde ilia kvara albumo - la famiga Only by the Night - aferoj progresis rapide, kaj Kings of Leon ne plu estas nur por ŝatantoj de alternativa kamparroko kun sudeca gusto. Nuntempe la tuta mondo kunkantas famaĵojn kiaj “Sex On Fire” kaj “Use Somebody”.

La grupo unuafoje vizitis Roskilde Festivalon en 2004. Nun en 2011 ni rebonvenigas ilin kiel la usonan respondon al U2 - kaj kun finfina nova albumo Come Around Sundown, kiu laŭ la grupo mem kontentigos kaj novajn kaj malnovajn ŝatantojn.

Pretiĝu por stadia roksperto plena je usonaj kamparvojoj kaj fierinda muziktradicio.

MASTODON (Usono)

Kun tia grupnomo famo ŝajnas neevitebla, kaj Mastodon jam ludis en Roskilde Festivalo en 2005 kaj 2007. Ni rebonvenigas en 2011 la plenkreskiĝantajn metalmuzikajn gigantojn.

Mastodon estas plej moderna laŭ komplikeco, teĥnikeco kaj teksta pezeco - ilia lasta albumo Crack the Skye temas astrologion, tempovojaĝojn kaj la rusan cartempon. Dume la kantoj iĝadas pli belaj kaj melodiaj albumon post albumo.

Mastodon estas gravega nomo en la progresa metalmuzika mondo. Eble tio estas, ĉar ili sukcesas kombini defiojn kaj eksperimentojn kun simpla ĝuo de rapida gitarado kaj pezaj ritmoj.

M.I.A. (Unuiĝinta Reĝlando)

Mathangi ”Maya” Arulpragasam estas la filino de politika aktivulo el Srilanko, kaj laŭ multaj manieroj ŝi sekvis la revoluciemajn paŝojn de sia patro.

Ŝi nomas sin M.I.A. (Missing In Action/perdita dum agado). Ŝia muziko estas malpura kiel urba strato, kaj ĝi havas kaj okcidentan kaj orientan sangojn en si. Ŝi saltas inter mondopartoj tiel, kiel aliaj transiras la interreton. Dancehall, Bollywood, Afrika hiphopo, ĉio estas ŝarĝita en sian armilon kaj pafita al la publiko.

La subgrundo de Londono estis ŝia muzika naskiĝloko. Kaj jam delonge M.I.A. iĝis tutmonda ŝokiga fenomeno - miksaĵo de Che Guevara kaj muzikprincino kun sunokulvitroj. La revolucio daŭras plu en YouTube, Twitter kaj WikiLeaks, kaj M.I.A. provizas ĝian akompanan muzikon kun sia krieganta farbskatolo da multetna popmuziko.

PJ HARVEY (Unuiĝinta Reĝlando)

Ŝi estas la reĝino de alternativa roko. Ĥameleono, kiu preferas vestiĝi nigre aŭ blanke. Enamiĝintaj viroj kaj ŝatantaj knabinoj devas koni ŝin kiel malmolan, tamen senteman vervon en siaj fru-90-aj albumoj. Poste ŝi prenis al si la rolon de moderna urba virino kaj gotika kanzonisto kun sama sindediĉo.

La oka verko de Polly Jean Harvey transiras nun la maron al ni. Let England Shake estas eksperimenta albumo pri la multaj militoj en Anglujo ĉefe verkita per aŭtoharpo - prezentanta kelkajn el siaj plej bonaj melodioj ĝis nun.

Ni fieras rehavi tiun ĉi limrompeman rokstelulinon en Roskilde Festivalo. We are proud to have this boundary - seeking rock figure with a thirst for life back at Roskilde Festival. THE STROKES (Usono)

Ili respondecas pri eble la plej grava rokalbumo de la nova jarmilo. The Strokes kun sia unua albumo Is This It? gvidis nin al tre bonvena nova ondo da gitarroko en 2001.

10 jarojn poste The Strokes pligrandigas sian jam bonegan verkaron kun albumo kvara Angles, kiu - pli ol antaŭe - enhavas kontribuojn de ĉiuj grupanoj.

La fotindaj viroj jam ŝanĝis rokhistorion en bona maniero. Nun ili volas pruvi kial ni en 2011 ankoraŭ bezonas iliajn dancigajn ritmojn, mojosan trankvilan rigardon kaj trafajn kantojn.

Kaj ankaŭ:

AFROCUBISM (Internacia)

AUTOPSY (Usono)

BAD RELIGION (Usono)

BATTLES (Usono)

BEATSTEAKS (Germanio)

BIG BOI (Usono)

BRIGHT EYES (Usono)

CHRIS CUNNINGHAM (Unuiĝinta Reĝlando)

DEADMAU5 (Kanado)

FOALS (Unuiĝinta Reĝlando)

KILLING JOKE (Unuiĝinta Reĝlando)

FEMI KUTI & POSITIVE FORCE (Nigerio)

SEUN ANIKULAPO KUTI & EGYPT 80 (Nigerio)

L.O.C. (Danio)

LYKKE LI (Svedio)

MAGNETIC MAN with Special Guests KATY B and SBTRKT DJ set (Unuiĝinta Reĝlando)

ROB ZOMBIE (Usono)

SWANS (Usono)

TIMBUKTU & DAMN! (Svedio)

VETO (Danio)

Kaj multaj pli! Por la tuta kaj plej freŝa listo vizitu http://roskilde-festival.dk/uk/music/bands/.

 
muziko.txt · Lastaj ŝanĝoj: 2011/04/30 05:32 de rogier
 
Recent changes RSS feed Donate Powered by PHP Valid XHTML 1.0 Valid CSS Driven by DokuWiki