Dana Esperanta Junulara Organizo kaj FESTOKLUBO organizas senpagan esperantistan renkontiĝon en Danio dum Roskilde Festivalo, kiu estas la plej granda muzikfestivalo en Norda Eŭropo. Ĉi-jare ni invitas 100 esperantistojn al festego kun 175 muzikgrupoj. Antaŭ ol la festivalo ekos, ni havos kelkajn festajn tagojn kun babilado, ludado, interkonado - kaj iom da laboro.
La festivalo okazos inter la 26a de junio kaj 5a de julio 2010
Antaŭ- kaj postfesto okazos en Kopenhago!
La festivalo okazos ĉe la urbo Roskilde. Ĝi situas nur 35 kilometrojn for de Kopenhago kaj estas facile atingebla per trajno kaj buso. De multaj eŭropaj landoj eblas malmultekoste flugi al Kopenhago, sed kompreneble ankaŭ eblas veni trajne, buse, aŭte aŭ plej bone petveturante!
Vi povos veni rekte al la festivalo, sed ni rekomendas al vi, ke vi venu kelkajn tagojn antaŭe kaj partopreni la antaŭfestojn kaj preparojn en Kopenhago. Ni kune veturos de tie al Roskilde.
Kontraŭ 24 horoj da laboro dum la festivalo ni provizos al vi:
Dum la festivalo ni havos kelkajn laborojn:
Ĉiu partoprenanto havos deĵorojn dum ĉirkaŭ 24 horoj (trifoje okhora deĵoro).
Jam 3-foje ni organizis renkontiĝojn dum Roskilde Festivalo en la jaroj 2007a, 2008a kaj 2009a.
Se vi havas fotojn de antaŭaj jaroj, bonvolu sendi ilin al roskildefestivalo@gmail.com kaj ni poste aperigos ilin :)
Vi povas ĉiam kontakti nin per retpoŝto: roskildefestivalo@gmail.com
La plej freŝaj novaĵoj en la angla de la oficiala hejmpaĝo de Roskilde Festivalo: